En 2009 en la sociaj retoj

Jam alproksimiĝas denove la tradicia Tago de la Blogo en Esperanto. Vidu la alvokon en http://esperanto-usa.org/esperanto-tago/

Krom la normala celebrado, pere de dulingvaj blogoj, alvenas dum 2009 alia ebleco partopreni, kiu dum tiu ĉi jaro multe disvastiĝis: la verkado, blogado aŭ disvastigado en sociaj retoj. Do, estas la momento ke vi mem verku aŭ blogu dulingve, kun mencio al la Esperanto-Tago. Sed ĉefe ni instigu niajn amikojn kaj kontaktojn, neesperantistojn, unufoje en la jaro memori pri nia lingvo. Do, kuraĝigu viajn kontaktojn pri tio, kaj helpu ilin en la tradukado aŭ adapto de iliaj tekstoj.

Estas jam sufiĉe da esperantistoj en Facebook, Orkut, vKontakte, Ipernity, ktp. Ni vastigu tiujn rondojn.

Unu bona ekzemplo estas la retejo Twitter, kiu permesas la mikroblogadon pere de tekstoj de 140 karaktroj, maksimume. Kelkaj partoprenantoj de tiu blogo jam komencis lanĉi kampanjon por tio.

La ideo estas:

  1. ĉiuj esperantistoj tviterantoj invitu amikojn tviti en Esperanto la 15-an de decembro, aldonante la titolon #esperantotago (facile serĉeblan ene de Twitter)
  2. ni tradukas la tekston proponitaj de neesperantistoj; ni kaj ili tvitu dulingve kun tiu titolo
  3. frazo uzota se oni preferas ne mem elpensi alian: “la 15-a de decembro estas la Tago de Esperanto, la internacia lingvo #esperantotago

Eble niaj amikoj ŝatos la ideon, kaj poste eĉ lernos la lingvon. Ili nun povas tion fari eĉ en Twitter mem (1 kaj 2)

Anuncios

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: